Vici de LFN:Introdui (esperanto)
From Vici de LFN
| | La Esperantaj Paĝoj | model |
| Enkonduko . Lernu . Gramatiko . Ĉefa vortaro Simpla vortaro . Mankantaj vortoj . Transskribo . Wikipedia | ||
| Corean . Dansk . Deutsch . English . Español . Esperanto . Français . Italiano . Nederlands . Português . Русский | ||
Enkonduko en Esperanto
Oni planis Lingua Franca Nova tiel, ke ĝi estu lingvo aparte simpla, kohera kaj facile lernebla por internacia komunikiĝo. Ĝi havas plurajn pozitivajn trajtojn:
- Ĝi havas limigitan nombron da fonemoj. Ĝi sonas simile al la itala aŭ hispana.
- Oni literumas ĝin fonetike. Neniu infano devu lerni multjare malregulaĵojn.
- Ĝi havas gramatikon plene regulan. Tiurilate ĝi estas proksimume tiel simpla kiel la angla aŭ la indonezia.
- Ĝi havas afiksaron limigitan kaj tute regulan, produktivan por la ĉiutaga vortfarado.
- Ĝi havas bone difinitajn regulojn por la vortordo, simile al multaj ĉeflingvoj.
- Ĝi havas vortaron forte bazitan en la modernaj latinidaj lingvoj. Tiuj lingvoj estas mem tre disvastiĝintaj kaj influhavaj, kaj kontribuis la ĉefparton de la angla vortprovizo.
- Oni planis ĝin tiel, ke el la latina kaj la greka ĝi nature akceptu la efektivajn "mondnormajn" fakneologismojn.
- Oni planis ĝin tiel, ke ĝi aspektu relative "nature" por ĉiu, kiu konas la latinidajn lingvojn, sed ne estu malpli facile lernebla por aliaj homoj.